EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azio kaj Oceanio - Oficiala Retejo de KAOEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia-Oceania Movado

Raporto de S-ro Enkhee:


Karaj, jen mi koncize informas pri ĵus okazinta 8a AK:
 
La 8a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Quanzhou-urbo, Fujian-provinco, Ĉinio, kun la ĉeftemo “Esperanto por la Azia kunlaboro en interreta epoko”. 
 
Paralele al la kongreso samloke okazis ankaŭ la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio (instruistoj) kaj la 10a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercistoj). En la kongreso (inkluzive de supremenciitaj du eventoj) partoprenis pli ol 270 personoj el 24 landoj kaj regionoj.
 
La malferman inaŭguron ĉeestis honoraj gastoj, nome Vic-urbestrino de Quanzhou, Vic-prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo  - tegmenta organizo de ĈEL, Prezidanto de ĈEL s-ro Chen Haosu, Estrarano de UEA pri Azio s-ro LEE Jungkee, Ĝenerala direktoro de UEA s-ino Veronika Poor kaj aliaj.
 
Dum la kongreso oni okazigis ĉirkaŭ 30 programerojn inkluzive de  2 inaŭguroj, 2 ekskursoj, interkona-, nacia- kaj internacia vesperoj.  

Unu el la plej freŝaj novaĵoj estas tio ke dum KAEM-kunsido oni elektis s-ron So Jinsu, korean KAEM-anon kiel novan prezidanton de la komisiono. Vicprezidanto kaj sekretario restas samaj kiel antaŭe, vicprezidanto estas s-ro Inumaru Fumio el Japanio kaj sekretario estas s-ro Ĉimedtseren Enkhee el Mongolio.

Alia grava novaĵo estas ke sekva, la 9a Azia Kongreso okazos en 2019, en vjetnama urbo Danang.

No. Subject Author Date Views
25 Bulteno por aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto file esperanto 2019.03.06 2685
24 Aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso (ĝis la 9a de aprilo 2019) file esperanto 2019.02.21 8056
23 La la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (26a feb~8a mart 2019) esperanto 2018.12.21 6687
22 La 37a Komuna Seminario: 29a april ~ 3a maj, 2019, Da Nang, Vjetnamio esperanto 2018.11.17 13551
21 Aliĝilo al la 9-a Azia kongreso de Esperanto (aprile 2019) file esperanto 2018.08.19 19969
20 La 53a E-Sumoo finiĝis. enchjo 2018.07.15 25488
19 La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) (2017) esperanto 2017.07.13 67721
18 La 9-a Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (2019) esperanto 2017.07.01 70475
17 Survojas la Kvara Irana Esperanto-Kongreso file Verdisto 2017.03.03 77576
16 La 44a Internacia Esperanto-Sumoo komencigxas je 8a jan. 2017. esperanto 2017.01.07 105916
15 La 35-a Komuna Seminario en Kioto/Osaka,Japanio file esperanto 2016.12.02 82468
14 Jubilea Festo okaze de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2016) file esperanto 2016.12.02 78522
13 Raportoj de la Ĉina Interreta Informa Centro esperanto 2016.11.25 78646
» Konsciza Raporto Pri la 8a Azia Kongreso esperanto 2016.11.24 78082
11 Esperanto-Sumoo (Nov. 2016) esperanto 2016.11.12 78107
10 Laŭtaga listo de programeroj de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 77920
9 Post-kongresa vizito de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 78380
8 Reteja aliĝo al la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 78472
7 La 8-a Azia Kongreso en Quanzhou kaj la 5a ISOA file esperanto 2016.11.05 78771
6 La 34a Komuna Seminario (Dec. 2~5a 2016) esperanto 2016.11.05 78482